Ana Pana. Parto 4.
Subtitoloj: eo, de, fi, fr, hu, pt, ru.
Vian varianton de la tradukaĵo lasu en “komentoj”. Ne forgesu subskribi la lingvon de la tradukaĵo kaj vian nomon. Dankegon pro via helpo!
Teksto (http://lernu.net/):
1 00:00:22,300 --> 00:00:24,540 Ana ŝatas kanti. 2 00:00:24,640 --> 00:00:28,570 Ŝi ofte kantas. Kaj ŝi bone kantas! 3 00:00:28,740 --> 00:00:32,110 Kanti estas ŝia ŝatokupo. 4 00:00:32,890 --> 00:00:37,530 Ŝi ankaŭ ŝatas ludi tenison kaj bicikli. 5 00:00:37,770 --> 00:00:43,190 Do, Ana estas kaj muzikema kaj sportema. 6 00:00:44,030 --> 00:00:46,230 Al Ana ankaŭ plaĉas 7 00:00:46,270 --> 00:00:49,310 legi librojn kaj spekti filmojn. 8 00:00:50,130 --> 00:00:53,390 La gefratoj de Ana ofte naĝas. 9 00:00:53,460 --> 00:00:57,010 Ili tre ŝatas ludi en akvo. 10 00:00:57,270 --> 00:00:59,890 Ŝatokupo de la patrino de Ana 11 00:00:59,930 --> 00:01:01,980 estas lerni lingvojn. 12 00:01:02,410 --> 00:01:05,970 Ŝi jam bone parolas sep lingvojn! 13 00:01:06,550 --> 00:01:09,100 La patro de Ana ne ŝatas 14 00:01:09,140 --> 00:01:11,040 lerni novajn lingvojn. 15 00:01:11,290 --> 00:01:14,430 Lia ŝatokupo estas kuirado. 16 00:01:14,990 --> 00:01:18,670 Ĉefe li kuiras vegetare, sed iufoje 17 00:01:18,750 --> 00:01:21,060 li kuiras ankaŭ fiŝaĵon.
Ana Pana. Parto 3.
Subtitoloj: eo, bs, fr, hu, pl, ru, sr, tr.
Vian varianton de la tradukaĵo lasu en “komentoj”. Ne forgesu subskribi la lingvon de la tradukaĵo kaj vian nomon. Dankegon pro via helpo!
Teksto (http://lernu.net/):
Jen mia familio!
En mia familio estas kvin personoj.
Estas mi, mia patrino kaj mia patro.
Mi havas ankaŭ fraton kaj fratinon.
Mi do havas du gefratojn.
Ili estas pli junaj ol mi.
Mia patrino estas la plej aĝa en nia familio.
Miaj gepatroj posedas apartamenton.
En tiu apartamento ni loĝas.
La apartamento havas kvar ĉambrojn.
Miaj gefratoj loĝas en unu ĉambro
kaj mi loĝas en alia ĉambro.
Miaj gefratoj tre similas.
Ili fakte estas ĝemeloj.
Mia fratino havas dek du jarojn.
Kiom da jaroj havas mia frato?
Ankaŭ dek du.
Ĝemeloj ja estas samaĝaj.
Ana Pana. Parto 2.
Subtitoloj: eo, de, es, fi, fr, hu, it, pl, pt, ru, sr, tr.
Vian varianton de la tradukaĵo lasu en “komentoj”. Ne forgesu subskribi la lingvon de la tradukaĵo kaj vian nomon. Dankegon pro via helpo!
Teksto (http://lernu.net/):
Sur la bildo estas knabino. Ŝia nomo estas Ana.
Ŝia tuta nomo estas Ana Pana.
Ana estas juna. Ana estas 18-jara.
La adreso de Ana estas: 1234 Long-strato.
La retpoŝt-adreso de Ana estas: ana@lernu.net.
Ana loĝas en Novjorko. Novjorko estas urbo en Usono.
Usono estas lando en Ameriko. Ameriko estas mondoparto.
En la mondo estas kelkaj mondopartoj,
ekzemple: Ameriko, Afriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio.
Ana Pana. Parto 1.
Subtitoloj: eo, es, fr, hu, it, lt, pl, pt, ru, sr, tr.
Vian varianton de la tradukaĵo lasu en “komentoj”. Ne forgesu subskribi la lingvon de la tradukaĵo kaj vian nomon. Dankegon pro via helpo!
Teksto (http://lernu.net/):
Saluton!
Mia nomo estas Ana Pana.
Mia persona nomo estas Ana.
Mia familia nomo estas Pana.
Mi loĝas en Novjorko, Usono.
Mia adreso estas: 1234 Long-strato.
Mia retpoŝt-adreso estas: ana@lernu.net.
Mi estas 18-jara.
Kio estas via nomo? Kie vi loĝas?
Ĝis!
Ana
